La kolektivo «Konsilio pri Neŭtrala Lingvo»
La logotipo de la kolektivo estas kombinaĵo de la simbolo de transgenreco kaj parola veziko, kiu reprezentas lingvon.
+
=
Ni estas kvira kolektivo dediĉanta sin al kolektado, pristudado, formado kaj propagado de genre neŭtrala kaj neduuma lingvo. Ni ankaŭ subtenas agadojn por egaleco kaj socia justo.
Niaj celoj
Ni luktas por libereco, respekto kaj lingva inkluziveco.
- Libereco – por ke oni povu uzi por si iujn ajn pronomojn, kiujn oni sentas plej bonaj por si.
- Respekto – por ke pronomoj de aliaj personoj estu respektataj.
- Inkluziveco – por ke parolante pri nekonata persono aŭ grupo ni ne supozu onian genron kaj nenial ekskludu iun ajn.
Kontribuu
Pronomejo.net estas malferm-fonta projekto kreita de volontuloj. Vi ankaŭ povas aldoni vian kontribuon! Jen kelkaj areoj kie ni estus dankemaj por via helpo. Aktivaj kontribuantoj estos invititaj aliĝi al nia teamo.