Miaj pronomoj estas:

ri

(neŭtrala)

Ekzempla uzado en frazoj:

  • Mi pensas, ke ri estas tre afabla.
  • Mi demandis rin, ĉu mi povas prunti rian skribilon.
  • Ri diris, ke la libroj estas riaj.
  • Ri diris, ke ri preferas mem fari tion.
La pronomo «ri» estis ekproponita en 1979 kaj en 1993 ĝi aperis unuafoje aperis en lernilo de Esperanto. Ĝis ĉirkaŭ 2010 ĝi restis malofte uzata eksperimentaĵo, sed post tiam ĝia uzado signife pliiĝis, ĉefe en junularaj rondoj en okcidentaj landoj. Malkiel «ŝli», ĝi certe inkluzivas neduumulojn, tial ĝi estas la defaŭlta triapersona pronomo de Pronomejo.net. Ekde Aprilo 2019 PMEG ne plu malrekomendas ĝian uzadon, sed senjuĝe klarigas la diversajn manierojn kiel ĝi estas efektive uzata.

Diskonigi:

Pri kio temas ĉiuj ĉi pronomoj?

Ni ĉiuj havas pronomojn. Ili estas tiuj vortoj, kiujn ni uzas anstataŭ uzi ies nomon ĉiufoje, kiam ni mencias rin. Plej multaj homoj uzas la pronomojn «li» kaj «ŝi», do oni ofte tuj konjektas ies genron laŭ ties aspekto. Sed fakte ne estas tiel simple…

Genro estas malsimpla. Iuj homoj ne aspektas kiel sia genro. Iuj preferas esti priparolataj alimaniere ol tiel, kiel aliaj povus supozi. Por iuj homoj taŭgas nek la kategorio «uliĉo» (viro) nek «ulino» (virino). Ili preferas aliajn formojn aŭ pli neŭtralan lingvon.

Ĉi tiu ilo ebligas disvastigi ligilon al viaj pronomoj, kun ekzemplaj frazoj, por ke vi montru al homoj, kiel vi volas esti priparolata.

Kial tio gravas? Pro simpla homa deco. Vi ne nomus Karolinon «Viktorino», nur ĉar vi pli ŝatas tiun nomon, aŭ ĉar al vi ŝi aspektas kiel Viktorino, aŭ eĉ ŝi estus nomita Viktorino de ŝiaj gepatroj, tamen ŝi tutege malamas la nomon kaj pli ŝatas esti Katrino. Kaj same estas pri pronomoj – se vi ne volas esti malĝentila al iu, bonvolu alparoli rin ĝuste. La sola malsamo estas, ke ni kutime scias oniajn nomojn, sed ne oniajn pronomojn. Ni prezentas nin per nomo, sed ne per pronomo. Ni ŝanĝu tion!

Hejmpaĝo